Gregorius Reisch | ||
---|---|---|
Margarita Philosophica, verko publikigita en 1503
kun pli ol dekdu eldonoj | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1470 en Balingen, Württemberg, Sankta Romia Imperio | |
Morto | 9-a de majo 1525 en Freiburg im Breisgau, Antaŭa Aŭstrio, Sankta Romia Imperio | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Frajburgo Universitato de Hajdelbergo | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto universitata instruisto teologo vd | |
Aktiva en | Freiburg vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Gregor REISCH [rajŝ] (1470-1525) estis germana humanisto, filozofo, erudiciulo, enciklopediisto, kartuziana monaĥo kaj konfesprenanto de Maksimiliano la 1-a (1459-1519). Li famiĝis dank'al kompilado de la enciklopedio "Margarita Philosophica" (Filozofia perlo), kiu estas kompendio pri la tuta filozofio, iu planverko de programo pri ĉiuj lernendaj liberalaj artoj, inklude de la filozofio natura kaj morala. Ĝia eksterordinara populareco atestiĝas ĉar ĝi estis reeldonita dekdufoje inter 1503 kaj 1600, kaj servis kiel teksto por la universitata instruo[1].